“Tempogardistoj” estas originala rolludo en esperanto. Ĝi eĉ enhavas interesan historion de la estonteco! Legu ĝin!!
En “Tempogardistoj”, vi estas membro de teamo dediĉita al la riparado de la tempolinio. Vi vojaĝos al gravaj momentoj en la historio de Esperanto, kiel al la unua Universala Kongreso aŭ al la Ido-krizo. Vi havos la eblecon interagi kun gravaj historiaj personoj. Tamen, tempovojaĝado estas danĝera, kaj vi devos zorge agi.
En Esperantujo jam ekzistas tradukitaj surtablaj rolludoj kiel “Vojtrovanto” (Pathfinder), “Malferma Legendo” (Open Legend) aŭ “Danĝerejoj” (Mazemorritas). Tamen, ĝis nun oni ne trovas originalan rolludan sistemon en Esperanto.
Vidu:
Kontakto. n-ro 317 (20024:1) p. 18-20.
Kataluna Esperantisto. n-ro 375. Juny/junio 2014. p. 29-30